La filmo konsistas el tri noveloj, kunligitaj per ĉefrorulo studento Ŝurik (karesnomo de Aleksander), trafanta plej komikajn situacion. Estas klasiko de sovetia komedia filmarto. En Sambrigadano li luktas kontraŭ huligano Altulaĉo, en Miraĝo li prepariĝas por ekzamenoj laŭ tre nekutima maniero, kaj en La Operaco Ŭ" li preventas rabon de jarcento, kiun planas kaj preskaŭ efektivigas la fama triopo, konsistanta el Problemulo, Timemulo kaj Spertulo.